|
Article on other languages:
|
Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio. La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado. La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila.
Historio de MezopotamioPri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
Rilataj artikoloj
Vidu ankaŭ jenon:Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net