Miĥail Bakunin

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Foto de M. Bakunin

Miĥail' Aleksāndroviĉ Bakunin (ruse : Михаил Александрович Бакунин; 30-a de majo 1814 en Prjamuĥino13-a de junio 1876 en Bern), rusa revoluciemulo kaj anarkiisto, naskiĝis en Priamujino ene de aristokrata familio.

Li studis en la milita akademio de Peterburgo. Estis oficiro de la imperia gvardio, sed renuncis al tiu laboro kaj vojaĝis tra Eŭropo dum kelkaj jaroj, antaŭ ol partopreni en la revolucioj de 1848 kaj 1849, furiozantaj en Parizo kaj Germanio. Tie li estis arestita, enprizonigita en la fortreso Königstein kaj poste transdonita al Aŭstrio, kie li estis kondamnita je morto, sed la puno ne plenumiĝis; tamen li estis sendita al Rusio, kie li estis malliberigita dum kelkaj jaroj. Li estis sendita al Siberio en 1855, de kie li foriris pere de usona ŝipo kun destino al Japî, kaj atingis Anglion en 1861. Ekde tiu ĉi dato ĝis lia morto, Bakunin dediĉis sin al disvastigo de anarkiismaj ideoj tra tuta Eŭropo.

En la jaro 1869 li fondis la mezleĝan organizon «Alianco Demokratia kaj Socia» kaj, kiel grup-direktanto, kontraŭstaris al Karl Marx en la 1-a Internacio; ĉi kontraŭo finiĝis per la forpelo de Bakunin en la jaro 1872. Li pasigis siajn lastajn jarojn en Svislando, vivante mizere, pripensante konspirojn, kiuj neniam realiĝis, kaj daŭrante korespondadon kun malgrandaj anarkiistaj asocioj.


Fruaj jaroj

En la printempo de 1814, Miĥail Aleksandroviĉ Bakunin naskiĝis en aristokrata familio en la vilaĝo Prjamuĥino inter Torĵok kaj Kuvŝinovo, en Tver gubernjia, nordokcidente de Moskvo. Je la jaro de 14 li lasis Sanktan Petesburgon, ricevante militan trejnon en la Armilarana Universitato. Li finiĝis siajn studojn en 1832, kaj en 1834 estis komisionita juniora oficiro en la Rusa Imperia Gardo kaj estis sendita al Minsko kaj Gardinaso en Litovio (Nun Belarus). Tiu somero, Bakunin envolviĝis en familia problemo, prenante la flankon de sia fratino en ribelado rilate al malfeliĉa geedziĝo. Malgraŭ lia patro volis, ke li kontinuis ĉu en la milita ,ĉu la civita servo, Bakunin forlasis ambaŭ en 1835, kaj direktis siajn paŝojn al Moskvo, esperante studi Filozofion.


Intereso en filozofio

En Moskvo Bakunin amikiĝis kun grupo da malnovaj studentoj, envolvitaj en la sistema studo de la Idealisma Filozofio, unuigitaj ĉirkaŭ la poeto Nikolaj Stankeviĉ, "la kuraĝa pioniro, kiu malfermis la rusan penson al la vasta kaj fruktodona germana metafiziko" (E. H. Carr). La filozofio de Kant komence estis centra al liaj studoj, sed li progresis al Schelling, Fichte kaj Hegelo.Dum la Aŭtuno de 1935, Bakunin konceptis filozofian cirklon en sia naskiĝurbo; pasia envolviĝo. Ekzemple, Vissarion Belinsky enamiĝis unu el la fratinoj de Bakunin. Krome,en la komenco de 1936, Bakunin reiris Moskvon, kie li eldonis, tradukojn de Fichte Kelkaj Legoj Rilate al la Lerneja Alvoko kaj La Vojo al La Bena Vivo., kiu fariĝis sian favoritan libron. Kun Stankeviĉ li ankaŭ legis Goeton, Schiller, Jean Paul kaj E.T.A. Hoffmann


Anarkiismo
Ĉi tiu artikolo pri "Miĥail Bakunin" ankoraŭ estas ĝermo pri anarkiisma temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net