|
Article on other languages:
|
Michel FOUCAULT (pron. miŜEL fuKO), (naskiĝis la 15-an de oktobro, 1926, mortis la 26-an de junio, 1984) estis franca filozofo kaj historiisto. Li estis interalie profesoro ĉe la Kolegio de Francio pri la « Historio de Pens-Sistemoj », kaj daŭre instruis en la Universitato de Kalifornio en Berkeley ekde 1975 ĝis sia morto en 1984. Foucault estas precipe konata pro sia kritikema analizado de pluraj sociaj institucioj, ekzemple psikiatrio, medicino, edukado kaj malliberejoj. Li cetere dediĉis siajn penojn al la historio de homa seksa kondutado. Liajn verkojn pri potenco aŭ pri la rilato inter potenco, scipovo kaj « diskurso » en la okcidenta kulturo oni ankoraŭ pridiskutas kaj eĉ aplikas. Michel Foucault, influita de Marx, Nietzsche, Heidegger k. a., esploris el strukturisma kaj historia vidpunkto fenomenojn de la civilizo, speciale teknikojn de potenco, obeigo kaj opiniostirado. Foucault naskiĝis la 15-an de oktobro 1926 en Poitiers kiel Paul-Michel Foucault. Li estis la filo de bonhava, eksterpariza familio. Lia patro, Paul Foucault, estis eminenta ĥirurgo, kiu esperis ke sia filo elektu la saman profesion. Post la Dua mondmilito, Foucault sukcesis eniri la prestiĝan École Normale Supérieure, tio estas la plej bona lernejo por akamedia kariero en Francio. Verkoj
Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net