|
Article on other languages:
|
Mikronezio, el la greca mikros (μικρός) (signifanta malgranda) kaj nesos (νῆσος) (signifanta insulo), estas subregiono de Oceanio, kiu enhavas kelkcent malgrandajn insulojn en la Pacifika Oceano. La Filipinoj troviĝas al la Nordokcidento, Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo kaj Melanezio al la Okcidento kaj Sudokcidento, kaj Polinezio al la Oriento.
Geografio kaj historioTiu ĉi regiono konsistas el kelkcent da malgrandaj insuloj kiuj estas disvastigitaj sur granda regiono de la okcidenta Pacifiko. Oni scias sole pri unu imperion kiu devenis el Mikronezio kaj estis bazita ĉe Yap. Jules Dumont d'Urville unue proponis la nomon "Mikronezio"-n je 1831 por distingigi tiun regionon; antaŭ tiama tempo, oni uzis la nomon "Polinezio" por signi la pacifikajn insulojn. Politike, Mikronezio estas apartigita en ok nacio-ŝtatoj kaj teritorioj:
Eŭropeanoj frue dominis grandan parton de tiu ĉi areo. La Hispanoj frue koloniigis Gvamon, la Nord-Marianojn, kaj la Karolin-insulojn (kiuj estis iĝinto la Federacio de Mikronezio kaj Palaŭo). Tiuj insulaj teritorioj estis partoj de la Hispanaj Orientaj Indioj, kaj la hispana Filipinoj regis la insulajn ekde 17a jarcento ĝis 1898. Totala eŭropana ekspansio venis sole je la frua 20a jarcento, kaj la areo estis dividota inter:
Dum la Unua Mondmilito, Germanio perdis siajn pacifikajn insulajn teritoriojn kiuj iĝis mandato de la Ligo de Nacioj. Nauru iĝis aŭstralian mandaton kaj Japanio ricevis la aliajn germanajn teritoriojn. Post la Dua Mondmilito kaj la malvenko de Japanio, la japaniaj mandatoj iĝis fidon de la Unuiĝintaj Nacioj kiun Usono regis kaj kiu nomiĝis la Fida Teritorio de la Pacifikaj Insuloj. Hodiaŭ, ĉiuj insuloj (escepte de Gvamo kaj Vejkinsulo, kiuj estas usonaj teritorioj, kaj la Nord-Marianoj, kiuj formas usona komunumo) estas sendependaj ŝtatoj. LingvojOni klasifikas la lingvoj de la diversaj Mikroneziaj indiĝenaj popoloj sub la Aŭstronezia lingva familio. Preskaŭ ĉiuj da tiuj lingvoj apartenas al la [[Oceanaj lingvoj]Oceana]] subgrupo de tiu familio; tamen, oni notas tri esceptoj en okcidenta Mikronezio kiuj apartenas al la Okcidenta Malaja-Polineziana subgrupo:
Tiu lasta subgrupo ankaŭ inkludas la plej da parolataj lingvoj ĉe Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio (Kirch, 2000: pp. 166-167). Ĉe orienta rando de la Federacio de Mikronezio, la lingvoj Nukuora kaj Kapingamaranga motras ege okcidente etendaĵon de Polinezia. Referencoj
Eksteraj ligilojAnglaj ligiloj
Lernejoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net