|
Article on other languages:
|
La Mikrosofta Korporacio (Microsoft Corporation [mAjkrosoft karporEjŝn]) estas la plej granda firmao laŭ produktado de komputila programaro tutmonde, sed ne la plej granda pri komputiloj. Ĝia ĉefa ejo situas en 1 Microsoft Way Redmond (antaŭurbo de Seattle), Vaŝingtonio - Usono. Bill Gates kaj Paul Allen fondis la firmaon en 1975 por programi kaj vendi BASIC-programaron. Kiam IBM preparis novan malgrandan komputilon IBM PC, ĝi bezonis operaciumon. Mikrosofto estis kontaktita, sed ne havis tian produkton. Tamen, Seattle Computers jam havis 86-DOS, kiu estas operaciumo simila al CP/M por procesoroj Intel 8086. Mikrosofto akiris 86-DOS, ŝanĝetis ĝin, kaj konvinkis IBM uzi ĝin kiel "PC-DOS". En la kontrakto IBM ne devigis ekzkluzivecon pri la programo. Poste, kiam Compaq imitis IBM PC, kaj vendis siajn klonojn, Mikrosofto povis kunvendi sian operaciumon MS-DOS, identan al PC-DOS. Tiel Mikrosofto ekkreskegis, igonte Bill Gates la plej riĉa homo en la mondo dum pluraj jaroj. Aliaj gravaj produktoj de Mikrosofto estis Microsoft Windows, OS/2 (kun IBM), Microsoft Office kaj Internet Explorer. La sukceso de Mikrosofto en la merkato pri personkomputilaj operaciumoj estis etendita al ceteraj programaraj merkatoj. Tial, la usona ministrejo pri komerco, la Komisio pri Konkuro de Eŭropa Unio, pluraj usonaj federacieroj kaj konkurantaj firmaoj plurfoje akuzis ĉe tribunaloj, ke Mikrosofto fiuzas tiun monopolon kaj batalas kontraŭleĝe la sammerkatajn firmaojn. Mikrosofto ankaŭ posedas retan enhavejon MSN, TTT-poŝtejon Hotmail kaj televidan novaĵokanalon MSNBC.
Datoj de Mikrosofto19831985
19871989
1990
1991
1993
1995
aliaj programoj
Grava por Esperanto estis, ke ekde ĉirkaŭ 1997 WORD inkluzivis Unikodon. Per simpla aligo de klavokombinoj al ĉapelitaj literoj ni nun povas skribi belan, ĉapelitan Esperanton, sen aĉeti kroman programon aŭ alŝuti programon. Tio en la komencaj jaroj ne funkciis kun ĉiuj literaroj, sed nur kun tiuj, kiuj inkluzivis Unikodo-literojn. Niaj Esperanto-literoj enestis ekde la komenco. Nun preskaŭ ĉiuj literaroj estas liveritaj kun Unikodo. Eksteraj ligiloj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net