Monarĥio aŭ Monarkio estas reĝimo de regno regata de monarĥo – sendependa regnestro, havanta la titolon cezaro, reĝ(in)o, imperiestr(in)o, car(in)o aŭ princ(in)o, eĉ grandduk(in)o, en islamaj landoj – sultano, ŝaho, emiro. Hodiaŭe kelkaj "prezidentoj" estas vere monarĥoj. Kutime la trono sinsekve herede transiras de unu membro de reĝa familio al alia (filo, frato, ktp), tio estas nomata dinastio (de la grekadynasteia – regado). Ekzistas: absoluta, konstitucia, teokratia monarĥioj.
Registaroj de la mondo: monarĥioj kaj aliaj Signifo de la koloroj:
oranĝa – parlamenta respubliko
verda – prezidenta respubliko, prezidenteco ligita al parlamento
flava – prezidenta respubliko, duon-prezidenta sistemo
blua – prezidenta respubliko, kompleta prezidenta sistemo
ruĝa – parlamenta konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo ne persone praktikas potencon
malva – konstitucia monarĥio, en kiu la monarĥo persone praktikas potencon, ofte (sed ne ĉiam) kun malforta parlamento
purpura – absoluta monarĥio
bruna – respubliko kun dominanta partio laŭ la konstitucio
beja – ŝtatoj, kie konstitucia regulado de regado estas senvalidigita
griza – ŝtatoj, kiuj ne konformas al iu el la menciitaj sistemoj
Notu: La bildo montras la juran staton, kiu ne nepre estas la fakta stato.
Absoluta monarĥio prezentas formon de regado, kie al monarĥo apartenas nelimigita supera potenco. Historie, ĝenerale dum absolutismo, la regado atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉaj burokratia aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en la [[17-a jarcento|17-a kaj 18-a jarcentoj, en Brazilo dum frua 19-a jarcento, en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis la 20-a jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en la 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.
Ekzistas ankaŭ teokratiaj monarĥioj, kie la regnestro samtempe prezentas religian gvidanton. Ties ekzemplo estas Vatikano, ankaŭ kelkaj landoj de Azio: Brunejo, Omano, Emirlandoj de Persa Golfo, kaj antaŭe Tibeto.