|
Article on other languages:
|
Monopolo (ang. Monopoly) estas tabulludo, patentita en 1935 de senlabora usona inĝeniero Charles Darrow [ĉarlz DAroŭ]. Ĝi estas eldonita en ĉirkaŭ 26 lingvoj (2005), sed ne en Esperanto. Laŭ la firmao Hasbro, la nuntempa eldonisto, Monopolo estas la plej populara tabuloludo de la mondo. Multaj temaj eldonoj estas vendata, inkluzivante eldonoj bazataj pri La Mastro de l' Ringoj, Star Trek ("Stela Vojaĝo") kaj La mirinda sorĉisto de Oz. Oni taksas ke pli ol 500 milionoj da homoj jam ludis tiun ludon. Le celo de la ludo estas akiri diversajn propraĵojn, uzante ludomonon, enkasigi lupagojn de la aliaj ludantoj, kaj fine bankrotigi ĉiujn. La ludo prenas sian nomon de le ekonomia nocio monopolo, la dominado de la merkato fare de ununura vendisto. Oni ludas Monopolon per ĵetkuboj, pro tio la hazardo estas granda parto de la ludo, kvankam ankaŭ iom da lerteco estas bezonata.
HistorioCharles DARROW ekfaris la pecojn de la Monopolo-ludo permane kun la helpo de sia unua filo, William Darrow, kaj sia edzino. Charles desegnis la tabulon per inĝenierarta plumo sur cirklaj pecoj de vakstolo. Tiam, lia filo kaj edzino kolorigis la tabulon, kaj faris la ludokartojn. Kiam la postulo pri la ludo plikreskis, Darrow kontaktis presfirmaon, kiu presis la desegnojn de la bieno-fakoj sur kvadrataj karton-pecoj. Monopolo estis unue vaste vendita de la firmao Parker Brothers (Fratoj Parker) je 5-a de novembro 1935, kun internacia presrajto donita al Waddington Games en Unuiĝinta Reĝlando (ambaŭ nuntempe estas sekcioj de Hasbro). La versio de Waddington kun Londonaj lokoj estis ekproduktita en jaro 1936. Kvankam Monopolo estis patentita de Darrow antaŭ vendi la rajtojn al Parker Brothers en 1935, similaj ludoj estis farataj antaŭe, inkluzivante permane faratajn ludojn adaptitajn al la hejmloko de la ludantoj. Eble la plej fama ekzemplo estas tre simila ludo de Lizzie Magie, kiu patentis sian version en 1904 sub la nomo "The Landlord's Game" ('La ludo de la domproprietanto'). Ŝi sekvis la politikan kaj ekonomikan movadon Georgismo, kaj faris la ludon por montri, kiel luprezoj riĉigas bien-proprulojn kaj malriĉigas luantojn. Ŝi kredis, ke la ideoj de georgismo estas pli facile komprenebla en konkreta formo de ludo. Kvankam la ludo de Magie estis patentita, firmao ne tenis ĝin ĝis 1910, kiam usona firmao Economic Game Company en Novjorko eldonis ĝin. En Britio ĝi estis eldonita en 1913 de Newbie Game Company de Londono kun la titolo Brer Fox an' Brer Rabbit (Vulpo Brer kaj Kuniklo Brer). Malgraŭ la titolŝanĝo, ĝi estis rekoneble la sama ludo. Aparte de komercaj versioj, la ludo disvastiĝis perbuŝe, kaj estis ludita en variaj manfaritaj versioj tra multaj jaroj de Kvakeroj, Georgistoj, studentoj kaj aliaj. Tiel la ludo disvastiĝis, ĝiaj reguloj ŝanĝiĝetis; plej notinde, multaj reguloj pri imposto estis kunigitaj al unu bieno-imposto, kaj la mallongigita ludo iĝis konata kiel "Aukcia Monopolo". Ĉi tiuj versioj havis ofte strato-nomojn de la lokoj, kie la ludantoj loĝis. Dum la malfruaj 1920-aj jaroj, ĝi estas konata kiel "Monopolo" kaj ludata tre simile kiel hodiaŭ. Unu versio de la ludo, ofte ludata ĉirkaŭ Filadelfio, havis strato-nomojn el Atlantic City. Ĉi tiu versio estis instruita al Charles DARROW, kiu poste vendis ĝin kiel sian propran inventaĵon al Parker Brothers. Parker Brothers poste pagis MAGIE, kaj aliajn kun kopirajtitaj komercaj variantoj de la ludo, por havi solan proprietecon de la ludo, kaj proklamis Darrow kiel la solan inventiston. Post jardekoj, Parker Brothers provis halti publikigon de ludo nomata "Anti-Monopoly" (mal-monopolo), verkita de Ralph Ansbach. La fabrikmarka proceso leviĝis al la Usona Suverena Kortumo en 1983, kaj la Kortumo decidis favore al Ansbach, ĉar Darrow simple kopiis ekzistintan ludon, kiu estis konata kiel "Monopolo" antaŭe. Reguloj de ludoLa ludantoj klopodas akiri nemoveblaĵojn kaj bankrotigi la aliajn ludantojn. Ĉiu ludanto komencas la ludon kun 1.500 ludodolaroj (aŭ la nacia egalvaloro, vidu malsupren). La ludantoj ĵetas du ĵetkubojn kaj movas sian ludopecon tiom da fakoj ĉirkaŭ la tabulo. Ĉiu fako enhavas propraĵon kun prezo aŭ specialan eventon. Se ludanto finas sian movon en fako kaj la nemoveblaĵo ne estas jam propraĵo de aliulo, tiam la ludanto povas aĉeti ĝin kontraŭ la prezo en la fako. Li pagas la monon al la "banko". Se li ne aĉetas ĝin, la nemoveblaĵo estas aŭkciigita al ĉiuj ludantoj. Ludantoj povas interŝanĝi aŭ aĉeti propraĵojn inter si. Se ludanto iam havas ĉiujn propraĵojn de la sama koloro, li povas aĉeti aŭ kvar domojn aŭ unu hotelojn por ĉiu el tiuj parceloj. Kiam ludanto trapasas "Go / Ek!", la banko pagas $ 200 al li, sed ciuj impostoj, kaj monpunoj estas pagenda al la banko. Se ludanto finas sian movon sur "Chance / Hazardo" aŭ "Community Chest / Komunuma Kesto", li prenas karton el la konvena pako, kaj sekvas ties instrukciojn. Se ludanto kiu finas la movon sur parcelo de aliulo, devas pagi luprezon al li. Fini movon sur parcelo kun domoj aŭ hoteloj povas esti tre multekosta. La ludantoj daŭrigas tiel ĝis ĉiu ludanto bankrotos krom unu. La fina ludanto kun mono gajnas la ludon. La tabulo
Naciaj VariecojLa valuto kaj la nomoj de la bienoj varias laŭ lando. Jen listo de iuj el la plej oftaj versioj. La plej malmultekostaj propraĵoj estas kolorigitaj purpuraj en Usono kaj Germanio, sed brunaj alie. Nomoj de bienoj
Eksteraj ligiloj
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net