|
Article on other languages:
|
Morsa kodo estas sistemo sendi literojn, ciferojn, kaj simile per "longoj", "kurtoj" kaj "paŭzoj". La sistemo de malnova/usona morso estis inventita de S-ro Alfred Vail kaj S-ro Samuel Morse en 1835. La unua mesaĝo estis sendita je la 24-a de majo, 1844 inter Baltimore kaj Vaŝingtono. La morsa kodo nun internacie uzita estas versio plibonigita de Friedrich Clemens Gerke. Dum normo ITU-T F.1 difinas la kernon de internacia Morso, alilingvuloj mem kreis multajn morsunuojn por aliaj literoj el Unikodo. Post pluraj jardekoj da senŝanĝo, nova simbolo (@ = AC = .--.-.) aperis en 2004 en oficiala internacia kodo. (Originale, Ĥ estis -.--. sed tio kolizie estas "(" en ITU-T F.1, do Ĥ nun prefere estas ----). La radioamatoroj babiladas helpe de literokodoj, ekzemple QRV= mi estas preta por ricevado. Post katastrofo de ŝipego Titanic SOS restis simbolo de urĝa helpo. Nuntempe la poŝtelefono ricevanta mallongan tekstan mesaĝon, signas morse (SMS). Esperanto-Radioamatoroj ofte ne uzas tiujn specialajn kodojn por la ĉapelitaj literoj, sed transskribas laŭ la Zamenhofa metodo sh por ŝ, ch por ĉ, ktp.
Vidu ankaŭAliaj projektoj
Eksteraj ligoj |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net