|
Article on other languages:
|
En fiziko, movokvanto estas fizika kvanto rilatita al la rapido kaj la maso de objekto. Movokvanto estas la ŝargo Noether de translacia nevario. Tiel, eĉ kampoj samkiel aliaj aferoj, ne nur partikloj, povas havi movokvanton. Tamen, en kurba spactempo kiu ne estas asimptote Minkowskia, movokvanto eĉ ne difiniĝas.
Movokvanto en klasika mekanikoEn klasika mekaniko, movokvanto (tradicie skribita kiel p) difiniĝas kiel la produto de maso kaj vektora rapideco. Ĝi estas tiel vektora kvanto kaj estas mezuro de la kvanto de movo de korpo. ImpulsoLa ŝanĝo de movokvanto , nomita impulso, egalas al forto multiplikita de la ŝanĝo da tempo. La SI-a unito de movokvanto povas esprimiĝi kiel kg m/s. Impulso ŝanĝas la movokvanton de objekto. Impulso kalkuliĝas kiel la integralo de forto rilate al la daŭro. Uzado de la difino de forto donas : Vidu ankaŭ angula movokvanto Konservo de Movokvanto kaj KoliziojMovokvanto havas specialan econ ke ĝi ĉiam konserviĝas dum kolizioj. Kineta energio alimane ofte ne konserviĝas dum kolizioj. Kutima problemo en fiziko kiu postulas uzon de tiu ĉi fakto estas la kolizio de du partikloj. Ĉar movokvanto ĉiam konservigas, la sumo da movokvantoj antaŭ la kolizio devas egali la sumon da movokvantoj post la kolizio:
Kutime, oni aŭ nur scias ?la vektoraj rapidecoj antaŭ aŭ nur post kolizio kaj ŝatas scii la malan?. Por ĝuste solvi tiun ĉi problemon, oni devas scii kian kolizion okazas. Estas du bazaj specoj de kolizioj, kiuj ambaŭ konservas movokvanton:
Elastaj KoliziojKolizio inter du poŝbilardaj pilkoj estas bona exkemplo de preskaŭ tute elasta kolizio. Do, aldone al konserviĝo de movokvanto, kiam du poŝbilardaj pilkoj kolizias, la sumo da kinetikaj energioj antau kolizio devas egali la sumon da kinetikaj energioj post: Ĉar la 1/2 faktoro estas kuna al ĉiuj termoj, ĝi povas elpreniĝi tuj. Frontaj 1-D KoliziojKaze de frontaj kolizioj de du objektoj, oni trovas la finajn rapidecojn Neelastaj KoliziojKutima ekzemplo de tute ne-elasta kolizio estas kiam du objektoj kolizias kaj tiam kunfiksiĝas. Do, oni fine trovas tiun ĉi ekvacion priskribantan la konserviĝo de movokvanto: Movokvanto en Relativika MekanikoEstas ofte kredate ke fizikaj leĝoj estu nevariaj per translacioj. Tiel la difino de movokvanto ŝanĝiĝis post kiam Einstein formulaciis Specialan Relativecon, tiel ke ĝia normo restu nevaria per relativikaj transformacioj. Vidu leĝoj de fizika konserviĝo. Oni nun difinas vektoron, nomita 4-movokvanto tiel
kie E estas la tuta energio de la sistemo, kaj p nomiĝas la "relativika movokvanto" difinita tiel: kie
Per la ĝustigado de la rapideco al nulo, oni derivas ke la senmova maso kaj energio de objekto rilatiĝas per [[E=mc2]]. La "longo" (normo) de la vektoro kiu restas konstanta difiniĝas tiel: Senmasaj objektoj tiel kiel fotonoj ankaŭ portas movokvanton; la formulo estas p=E/c, kie E estas la energio portata de la fotono kaj c estas la rapido de lumo. Movokvanto en Kvantuma MekanikoEn kvantuma mekaniko, movokvanto difiniĝas kiel operatoro sur stata funkcio (onda funkcio). La malcerteca principo de Heisenberg difinas la limojn da precizeco al kiu oni povas samtempe mezuri movokvanton kaj pozicion en sistemo kun unuopa observanto. Por unuopa partiklo sen elektra ŝargo kaj sen spino, la movokvanta operatoro povas skribiĝi en la pozicia bazo kiel kie Origino de MovokvantoMovokvanto leviĝas de la kondiĉo ke eksperimento devas doni la saman rezulton senrigarde al la pozicio aŭ la relativa vektora rapido de la observanto. Pli formale la kondiĉo estas la postulo de nevario per translacio. Klasika movokvanto estas la rezulto de la nevario de translacio laŭ tri dimensioj. Relativika movokvanto kiel proponita de Albert Einstein leviĝas de la nevario de kvar-vektoroj per translacio LORENZ. Tiuj ĉi kvar-vektoro]j aperas spontanee en la formo de funkcioj Green de kvantumkampa teorio. Figura UzoOni diras ke procezo "akiras movokvanto"n. La termino implikas ke necesas peno por komenci tian procezon, sed estas relative facile daŭrigi ĝin. Referencoj
Vidu ankaŭ |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net