Mozelo

Article in other languages:

Mozelo
080110 wolf mosel.JPG
Mozelo en Germanio
Longeco 544 km
Alteco de la fonto 735 m
Meznombra trafluo 150 m³/s
Akvokolekta areo 35 000 km²
Alfluantoj en Francio
Enfluas en Rejno
Alteco de la enfluejo 64 m
Rivero en Eŭropo

Mozelo estas rivero en Francio, Luksemburgio kaj Germanio (federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato). La Mozelo fontas ĉe la Col de Bussang en la Vogezoj je alteco de 735 m kaj enfluas la Rejnon post 544 km ĉe Koblenz.

La nomo 'Mozelo' originas el la Latina Mosella, fuŝtraduko de la Kelta Mosea. Mosella estas diminutivo de la parte paralelfluanta rivero Mozo (latine: Mosa)

Laŭlonge la Mozelo troviĝas grava vitokulturejo de kie originas la fama mozelvino.

Mozelo fariĝis ŝipvojo en 1967, de la franca Metz ĝis la germana Koblenz, kun 18 kluzoj.

Vidu ankaŭ

Questions for article:

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.