Muziko (grekeμουσική (τέχνη) - musiké (téĥne) - arto de la muzoj, en la latina(ars) musica jam kun malpligranda signifo sonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo de sonoj, pensita aŭ ne. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita.
Muziko estas konsiderata ofte kiel pura cellibera arto, tamen oni uzas ĝin tre ofte celspecife: ekzemple por vekigi certajn emociojn (ekzemple en reklamo, filmmuziko), por pliklarigi enhavon transdonita per alia ilo (voĉo, teksto, bildo), por terapiaj celoj (muzikoterapio), ktp. Ankaŭ la kombino kun aliaj artoj estas tre kutimaj pri muziko, ekzemple kun poezio (kanzono, opero, popmuziko, ktp.) aŭ danco (baleto).
Pro tiu komunika funkcio oni nomas muzikon ankaŭ universala lingvo.