|
Article on other languages:
|
La naŭatla lingvo, naŭatlo aŭ nahŭatla/nahuatla laŭ GDEE (naŭatle Nāhuatlahtōlli, hispanlingve náhuatl) estas Azteka lingvo de la Uto-Azteka familio, parolata precipe en centra Meksiko (federacieroj Puebla, Veracruz (ŝtato), Hidalgo kaj Guerrero). Laŭ Ethnologue, estis 1 376 898 parolantoj en 1980. Ĝi estas la plej parolata indiana lingvo en Meksiko. La naŭatla havas plurajn dialektojn. La jam ne parolata klasika naŭatla estis la lingvo de la aztekoj. La azteka skribosistemo ne spegulis la parolan lingvon kiel alfabetoj. Post la hispana konkero, parto el la naŭatla lingva tradicio estis kompilita en libroj per latina alfabeto. Hodiaŭ restas ŝtonaj skribaĵoj, kiuj ne facile legeblas. La Katolika eklezio predikis per naŭatlo al indianoj eĉ en landoj, kie ĝi ne estis parolata antaŭ kristanigo. Preskaŭ ĉiu parolanto lernas la naŭatlan hejme kaj scias la hispanan. Ĝenerale, parolantoj estas malriĉaj kaj ne ricevas norman edukadon. Tamen, dank' al pliiĝanta aprezo por indianaj lingvoj kaj kulturoj, iu ajn nun povas studi la naŭatlan ĉe pluraj lernejoj en Meksiko.
OrtografioEstas pluraj literumadoj por la naŭatla. La plej ofte uzata literumado estas prenita de la hispana. En tiu ĉi literumado, la litero h ĝenerale ne elparoliĝas, tamen ll estas duobla /l/ (anstataŭ /j/), x estas prononcata [ŝ]. La simbolo ' signas glotan plozivon. Do, la vorto Nāhuatlahtōlli elparoliĝas pli malpli [naŭal la tol li]. Malpli konfuza literumado ekzistas, sed malofte uziĝas pro ĝiaj neaskiaj literoj, ekz. š. Naŭatlaj vortojMultaj naŭatlaj vortoj eniris la hispanan lingvon, kiaj cacahuate ([kakaŭate], "arakido") kaj tecolote ([tekolote], "strigo"). Eĉ Esperanto havas plurajn naŭatlajn vortojn. Jen iom da ili:
Multaj meksikaj loknomoj estas origine aztekaj: Cuernavaca, Xochimilco, Popocatépetl. Naŭatlaj frazoj
eksteraj ligoj: Vidu ankaŭ jenon:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net