|
Article on other languages:
|
Nanplanedo estas klaso de ĉielaj korpoj en nia sunsistemo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de la Internacia Astronomia Unio, mallonge IAU. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili. La difinon IAU formulis angle, kaj ĝi do koncernas origine nur la anglan esprimon dwarf planet. En la diversaj lingvoj ekestas diversaj tradukoj. Por Esperanto eblas elekto inter la radikoj nan- kaj pigme-, el kiuj nan- preferindas pro tio, ke ĝi estas jam uzata kiel traduko de la angla vorto dwarf en ties astronomiaj uzoj (blanka nano kaj bruna nano estas tipoj de stelo) kaj ne estas multe ŝarĝita per kromsignifoj mitologiaj aŭ rasaj. Bone eblas ankaŭ la vortduopo nana planedo, sed kombinante tiujn en unu vorton oni normale forfaligu la vortklasan finaĵon -o por eviti konfuzon kun la parenca prefikso nano- uzata en nomoj de mezurunuoj kaj de pluraj novaj branĉoj de esplorado kaj teknologio. Laŭ difino (vidu la tutan rezolucion numero 5A en la artikolo Sunsistemo) la termino nanplanedo priskribas objekton, kiu
La tria kriterio precizigas, ke la nanplanedo "ne balais la ĉirkaŭaĵon", kio estas la ĉefa diferenco kompare kun planedo. Tio signifas, ke la maso de la nanplanedo ne sufiĉas por forigi aliajn korpojn el la proksimaĵo de la orbito, dum la pli pezaj planedoj per sia gravito tiom perturbas aliajn proksimume samorbitajn objektojn, ke tiuj forĵetiĝas aŭ tute kaptiĝas kaj iĝas satelitoj de la planedo aŭ alimaniere iĝis sinkronaj kun ĝi. Tiu kondiĉo signifis oficialan forigon de Plutono el la kategorio de planedoj, ĉar ĝi ne "balais" sian ĉirkaŭaĵon en la Kujper-zono. La "detronigo" de Plutono kaptis konsiderindan atenton ankaŭ en la amaskomunikiloj. En junio 2008 la IAU aldone decidis la sekvon:
Listo de nanplanedojĜis septembro 2008, la Internacia Astronomia Unio oficiale klasis kvin ĉielkorpojn kiel nanplanedojn. Plutono (trovita en 1930), Cereso (1801) kaj Eriso (2003) eniris la grupon jam en 2006, la unua jaro de ekzisto de la nova kategorio. Makemako (trovojaro 2005) kaj Haŭmeo (2004) estis aldonitaj en 2008. Tiuj kvin estas la komenco, kaj estas verŝajne, ke la klaso multe pligrandiĝos. La unuaj nanplanedoj estas kvazaŭ specimenoj el tri malsamaj regionoj en la sunsistemo: Cereso estas la plej granda asteroido el la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero, dum Plutono, Makemako, Eriso kaj Haŭmeo estas trans-Neptunaj objektoj el du iom aliaj zonoj de la foraj regionoj de la sunsistemo. Plutono, Makemako kaj Haŭmeo estas en regiono nomata la Kujper-zono, dum Eriso sin movas en la t.n. disa disko, alia parto de la trans-Neptuna spaco. Plutono estas ankaŭ membro de grupo nomata plutonetoj (angle plutinos), objektoj sinkronigitaj al la orbitado de Neptuno en proporcio 2:3.
(*) Proporcia, kompare kun la Tero. KandidatojPluraj aliaj objektoj en nia sunsistemo (kiel Vesto, Palado, Higeo, Kvaoaro, Sedno) povus ankaŭ esti en la klaso de la nanplanedoj. La IAU anoncis por la venontaj monatoj kaj jaroj la proklamon de ceteraj nanplanedoj. La kandidatoj kolektiĝas sur tiel nomata observlisto. Portempe la observado de tiuj objektoj ankoraŭ ne sufiĉas por certigi, ke ili restas en hidrostatika ekvilibro.
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net