Nederlando

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Koninkrijk der Nederlanden
Reĝlando Nederlando
Flago de Nederlando Blazono de Nederlando
Nacia himno: Wilhelmus
Nacia devizo: Je Maintiendrai
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Amsterdamo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda, frisa
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo
 % de akvo
41.526 km²
18,41%
Loĝantaro 16.300.000 (2004)
Loĝdenso 481/km²


Horzono UTC+1

UTC+2 (somere)

Interreta domajno .nl
Landokodo NLD
Telefona kodo 31
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro Reĝino Beatrix
Ĉefministro Jan Peter Balkenende
Nacia tago 30-a de aprilo
Sendependiĝo disde Hispanio 26-a de julio 1581
Ekonomio
Valuto Eŭro
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2006
$670,929 mlrd
$ 35.078
Esperanto-movado
Landa E-asocio Nederlanda Esperanto-Asocio




Nederlando (loĝata de Nederlandanoj) estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdamo kaj la registara sidejo estas Hago. Aliaj gravaj urboj estas Roterdamo, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estas Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝin Nederland. Nekorekte ĝi estas ankaŭ nomita Holland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco.

Enhavo

Geografio

Mapo de Nederlando

Ŝtatorganizo

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):

Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 458, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Historio

Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando

La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Romia Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.

Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo Vilhelmo la 1-a.

Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina. Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio.

Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne povis malhelpi la masakron de Srebrenico.

Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Politiko

Ek de la 27a de majo 2003 regis koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (Inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn.)

Je la 30-a de junio 2006 la dua registaro de Balkenende demisiis pro la afero Ayaan Hirsi Ali. Por kelkaj monatoj formiĝis la tria registaro, kun (nur) CDA kaj VVD. Post la elektoj je la 20-a de novembro de tiu jaro, nova registaro formiĝis je la 22-a de februaro 2007: la kvara registaro de Balkenende, ĉi-foje kun la Partio de Laboro (PvdA) kaj Kristana Unio (CU).

Kulturo

Ĥabrohaŭso

Nederlandaj Esperantistoj

Vidu ankaŭ jenon:


Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net