Nikola Tesla en sia laboratorio en Colorado Springs je 1900
Nikola Tesla (naskiĝinta en Smiljan, Kroatio la 10-an de julio 1856 – mortinta en Novjorko la 7-an de januaro 1943) estis fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero.
Tesla en 1884 elmigris al Usono. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.
Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento. Laŭ li estis nomita la unuo de magneta flukso.
De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj.
Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo Marconi.
Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri lia laboro. Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj.
Usona kompanio kiu produktas novan generacion da elektraj aŭtomobiloj nomiĝas Tesla Motors.
Eksteraj ligoj
Tesla on money
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Nikola Tesla" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |
|