|
Article on other languages:
|
Nomtago estas kutimo festi la tagon dediĉitan al sanktulo aŭ beatulo en la katolika kalendaro aŭ alian tagon, al kiu estas iel asignita la persona nomo de la festanto. Dum la festado oni kutime gratulas al la festantoj, kaj eventuale pridonacas ilin per donaco. PopularecoTiu ĉi kutimo estas populara precipe en katolikaj landoj kaj foje ĝi povas havi eĉ pli grandan signifon ol naskiĝtago (kelkaj regionoj de Pollando). Ĝenerale validas, ke kontraste al naskiĝtagoj, nomtagoj estas rimarkataj en pli vasta amikaro de la festanto, ĉar la daton de nomtago de alia persono oni povas facile elserĉi en kalendaro. Male, la dato de naskiĝtago estas ofte konata nur de la familianoj kaj plej proksimaj amikoj de la festanto - tial ĝi kutime estas festata en pli fermita rondo. OriginoLa nomtaga kutimo originas en la katolika tradicio de adorado de sanktuloj. Ĉiu sanktulo (beatulo, estimindulo) estas rememorata dum unu tago en la jaro - plej ofte temas pri la tago de ties morto. Krome, ĉiu kredanto ricevas dum la bapto nomon (pro tio oni ofte nomas tian personan nomon "baptonomo"), kiu ne nur indikas kiel oni nomu la personon, sed samtempe estas elekto de ties persona patrono, gvidanto kaj vivmodelo. Tial, kiam la eklezio festas la rememoron de la koncerna sanktulo, festas ĝin same ankaŭ tiuj, kiuj portas tiun nomon, ĉar temas pri la tago de ilia patrono. En iuj landoj estas kutime doni dum bapto ankaŭ plurajn nomojn. Ie oni akceptas kroman nomon dum konfirmacio (ekzemple en Ĉeĥio; male en Italio). Vidu ankaŭ
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net