Nov-Zelando

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Satelita foto de Nov-Zelando. Decembro 2002
La flago de Nov-Zelando

Nov-Zelando - New Zealand - Aotearoa


Lando en Oceanio de du insuloj, Brita dominio.

  • Landkodo: NZ.
  • E-nomo: Nov-Zelando, aŭ alternative sen ligostreko Novzelando. Ankaŭ kelkaj Esperantistoj uzas terminon Aotearoo (esperantigon de maoria nomo) por plia politika ĝusteco.
  • Nacia nomo: New Zealand [nju zi'lend]; Aotearoa.
  • Areo: 270.700 kv.km., konsistas el insuloj Nord-Zelando, Sud-Zelando, Stuarto k.a.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: Brita reĝino.
  • Ĉefurbo: Velingtono (331 mil).
  • Urboj: Aŭklando (953 mil), Christchurch (325 mil).
  • Adm. divido: 10 provincoj.
  • Dependaj teritorioj: Kukinsuloj, Niuo, Tokelao.
  • Loĝantaro: 3.780 mil (1996), inter ili 87% angloj, 12% maorioj.
  • Ŝtatlingvoj: angla lingvo, maoria lingvo, novzelanda signolingvo.
  • Kredantoj: protestantoj.
  • Eksporto: viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivio, lignaĵo, papero.
  • GNP: totala - 60 mlrd $; pokapa - 14.340 $.
  • Organizoj: UNO (1945), BK (1947).
  • Historio: en 1931 akiris sendependecon de Britio, de 1947 membro de Brita Komunumo.
  • Deveno de la nomo: La vorto Nov-Zelando aludas al la plej okcidenta provinco de Nederlando, kiu nomiĝas Zelando. La vorto Aotearoo estas esperantigo de maoria vorto Aotearoa, kiun maorioj uzis por nomi sian landon. La deveno de la vorto ne estas ekzakte sciata, sed sciencistoj pri maoria kulturo kredas, ke originale ĝi estis Ao tea roa - laŭlitere "nubo blanka longa". Tio estas ĉar nuboj okaze amasiĝas super la insuloj kaj se rigardi el oceano Nov-Zelanda bordo vere aspektas kiel unu granda blanka nubo.

    Naturo en Novzelando

    Pri sia izoliteco Novzelando estas hejmo de tre specifa naturo (flaŭro, faŭno kaj homo). La arbaro, 3 kvaronoj de praarbaro, okupas pli da 30 % de la surfaco de la lando.

    En Novzelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomaso.

    Ekonomio

    Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produkto de ligno signifas 3,4 % de la MEP en 2004.

  • Esperanto-movado: Historio de Esperanto en Nov-Zelando

Vidu ankaŭ


 
Komunumo de Nacioj
Flago de Komunumo de Nacioj
Membraj landoj:  Antigvo-Barbudo |  Aŭstralio |  Bahamoj |  Bangladeŝo |  Barato |  Barbado |  Belizo |  Bocvano |  Britio |  Brunejo
 Dominiko |  Fiĝioj |  Gambio |  Ganao |  Grenado |  Gujano |  Jamajko |  Kameruno |  Kanado |  Kenjo |  Kipro |  Kiribato |  Lesoto
 Malajzio |  Malavio |  Maldivoj |  Malto |  Maŭricio |  Mozambiko |  Namibio |  Nauro |  Niĝerio |  Nov-Zelando |  Pakistano
 Papuo-Nov-Gvineo |  Salomonoj |  Samoo |  Sejŝeloj |  Siera-Leono |  Singapuro |  Sri-Lanko |  Sankta-Kito kaj Neviso |  Sankta Lucio
 Sankta Vincento kaj Grenadinoj |  Sudafriko |  Svazilando |  Tanzanio |  Tongo |  Trinidado kaj Tobago |  Tuvalo |  Ugando |  Vanuatuo
 Zambio
Ŝtatoj kaj teritorioj kun nerekta membreco
Transmaraj teritorioj (kronaj kolonioj): Angvilo | Bermudo | Brita Antarkta Teritorio | Brita Hindoceana Teritorio | Britaj Virgulininsuloj | Falklandoj | Ĝibraltaro | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj | Kajmaninsuloj | Moncerato | Turkoj kaj Kajkoj | Pitkarna Insulo | Sankta Heleno
Kronaj Dependaj Teritorioj: Manikinsuloj (Alderney, Guernsey, Jersey, Sark) | Manksinsulo
Aparta statuso: Kukinsuloj | Niuo
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net