Oksigeno

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Perioda tabelo

O2 - oksigeno

  • Simbolo: O2
  • Atomnumero: 8
  • Atompezo: 15,9994
  • Kemia Serio: nemetalo
  • Bolpunkto: -183,0 oC (je atmosfera premo)
  • Fandpunkto: -218,4 oC
  • Denseco: 1 429 g/m3
  • Eltrovinto: Carl Scheele kaj Joseph Priestley, ĉ. 1775


La svedo Carl Wilhelm Scheele kaj la anglo Joseph Priestley malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.)

Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso. Ordinara oksigena molekulo havas du atomojn (O2). Ozono havas tri oksigenajn atomojn (O3)

Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur kelkajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino, oleo, mazuto, karbo, kaj ligno. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo (H2O) estas oksigeno. Se oni kalkulu la nombron de atomoj, oksigeno estas la plej abunda elemento sur Tero.

Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la proceso de fotosintezo.

La ŝtala industrio uzas oksigenon por produkti ŝtalon. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en raketoj.


Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Oksigeno sub la gloso Oxygen


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net