Olimpiaj ludoj

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
La olimpia flago
La olimpia fajro dum malferma ceremonio

La Olimpiaj ludoj, aŭ Olimpikoj, estas divers-sporta konkuro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigatajn en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre de Coubertin en la fino de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpiado, pli bone konataj kiel la someraj Olimpikoj, okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1896, kun escepto de la jaroj dum la unua kaj dua mondmilitoj. Speciala versio de Olimpiaj ludoj por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komenciĝis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro kiel la someraj Olimpikoj.

Enhavo

Sportoj

En la someraj ludoj estas akvosportoj, arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, halterlevo, ĵudo, kanuo kaj kajako, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, pafado, rajdado, remado, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.

En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sportsledo. mukizi fukizu kuki

Antikvaj ludoj

Pli detalajn informojn legu en jena artikolo : Antikvaj Olimpiaj ludoj

La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni ne plu scias veran originon de la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkuro, la stadiona kuro (192 m).

Poste aldoniĝis pliaj konkuradoj: tiutempe la sportistoj konkuris pri kurado (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Lastan tagon de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la antikva epoko okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio malpermesis pliajn ludojn pro ilia pagana karaktero.

Modernaj ludoj

La Olimpiaj ludoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de Coubertin, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Olimpian Komitaton. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkuri en paca etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landoj en 42 konkuroj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.

Olimpika ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi Olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ties validajn regulojn, en la bona spirito de, kaj por la honoro de niaj teamoj.

Kroniko: Someraj Olimpikoj

1-a 1896 Ateno (Grekio) starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s
2-a 1900 Parizo (Francio)
3-a 1904 St. Louis (Usono)
4-a 1908 Londono (Britio)
5-a 1912 Stokholmo (Svedio)
6-a 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua mondmilito)
7-a 1920 Antverpeno (Belgio)
8-a 1924 Parizo (Francio)
9-a 1928 Amsterdamo (Nederlando)
10-a 1932 Los-Anĝeleso (Usono)
11-a 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse Owens, nigrulo venkis 4 ormedalojn en la nazia Germanio
12-a 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua mondmilito)
13-a 1944 Londono (ne okazis pro la Dua mondmilito)
14-a 1948 Londono (Britio)
15-a 1952 Helsinko (Finnlando)
16-a 1956 Melburno (Aŭstralio)
17-a 1960 Romo (Italio)
18-a 1964 Tokio (Japanio) Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portis la olimpikan torĉon al la olimpikaj ludoj
19-a 1968 Meksikurbo (Meksiko)
20-a 1972 Munkeno (Germanio) palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj
21-a 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko
22-a 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la afgania interveno de Sovetunio
23-a 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj bojkotis
24-a 1988 Seulo (Suda Koreio)
25-a 1992 Barcelono (Hispanio)
26-a 1996 Atlanto (Usono)
27-a 2000 Sidnejo (Aŭstralio)
28-a 2004 Ateno (Grekio)
29-a 2008 Pekino (Ĉinio)
30-a 2012 Londono (Anglio)

Kroniko: Vintraj Olimpikoj

1-a 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj)
2-a 1928 St. Moritz (Svislando)
3-a 1932 Lake Placid (Usono)
4-a 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio)
5-a 1948 St. Moritz (Svislando)
6-a 1952 Oslo (Norvegio)
7-a 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio)
8-a 1960 Squaw Valley (Usono)
9-a 1964 Innsbruck (Aŭstrio)
10-a 1968 Grenoblo (Francio)
11-a 1972 Sapporo (Japanio)
12-a 1976 Innsbruck (Aŭstrio)
13-a 1980 Lake Placid (Usono)
14-a 1984 Sarajevo (Jugoslavio)
15-a 1988 Kalgario (Kanado)
16-a 1992 Albertville (Francio)
17-a 1994 Lillehammer (Norvegio)
18-a 1998 Nagano (Japanio)
19-a 2002 Salt Lake City (Usono)
20-a 2006 Torino (Italio)
20-a 2010 Vankuvero (Kanado)
21-a 2014 Soĉi (Rusio)

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligiloj

  Terminaro Someraj Olimpiaj Ludoj (esperante, germane)
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Vintraj Olimpikaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014

Someraj Olimpikaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012



This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net