Oliver Cromwell

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Oliver Cromwell

Oliver CROMWELL (naskiĝis la 25-an de aprilo, 1599, mortis la 3-an de septembro, 1658) estis angla politikisto, militista gvidanto de la interna milito, reganto (laŭ la titolo Lordo-Protektanto) de Anglio, Skotlando kaj Irlando ekde la 16-a de decembro, 1653 ĝis la morto.

Li estis parlamentano ekde 1628, gvidanto de la movado kontraŭ reĝo KArlo la 1-a. Li sukcesis en 1640 iĝis parlamenta reprezentanto de Kembriĝo, en ambaŭ parlamentoj de tiu jaro. Li apelaciis kontraŭ senjura enprizonigo de John Lilburne kaj apogis gvidantojn de la opozicio, Pym kaj Hampden.

En Britio komenciĝis interna militoen 1642. Cromwell partoprenis en batalo de Edgehill (1642), en 1643 li iĝis kolonelo, en 1644 general-leŭtenanto.

Li havis gravan rolon en la batalo de Marston Moore en venko de la parlamentaj trupoj. Lia kontraŭulo, princo Rupert nomumis lin ferripa kaj tiu nomo gluiĝis al liaj taĉcmentoj. Li apogis en 1648–49 juĝproceson kaj ekzekuton de la reĝo kaj deklaris la reĝmurdon volo de Dio.

LI transprenis la potencon laŭ la Instrument of Government - la unu angle skribita konstitucio - en 1653 kaj iĝis ŝtatgvidanto kiel Lordo-Protektanto. Li translokiĝis en la reĝan palacon. Kvankam la samepokanoj vidis lin senkrona reĝo, kaj per la dokumento "Humble Petition and Advice" oni ofertis al li eĉ la kronon, li perdis apogon, simpation de la respublika-fiduloj.

Post la restaŭrigo de la Stuart-domo (1660), oni elfosis lian kadavron kaj "ekzekutis" ĝin.

vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Oliver Cromwell" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net