Onomatopeo

Article on other languages:

del.icio.us del.icio.us
Digg Digg
Furl Furl
Reddit Reddit
Rojo Rojo
Add to OnlyWire
Vortospecoj

Onomatopeoj estas grupo de vortoj, per kiu homoj ene de sialingva fonologio celas imiti aŭ redoni sonon el la ĉirkaŭanta mondo. Ĝi do malhavas ajnan gramatikan funkcion krom interjekcian.

Ekzemplo : Kvivit, Ŭa, Bum, Trateratra, Sss...

Onomatopeoj povas aparteni al diversaj vortogrupoj: kviviti, kvivito, buma sono ks. Onomatopeoj ofte uzatas en poezio, en bildliteraturo, kaj en beba lingvo.

Enhavo

Lingvaj problemoj

Sed parolantoj de malsamaj kulturoj kaj lingvoj ofte havas malsamajn opiniojn kiel reprezenti bestajn sonojn kiel vortojn. Ekzemple, iuj Esperantistoj uzas boj por hundoj (kiu estas logika derivaĵo de la oficiala verbo boji). Aliaj lingvoj uzas eĉ pli aliajn vortojn por reprezenti bestajn sonojn. (Malhelpas ke malsamaj bestoj el la sama specio povas bleki malsame.) [1]

La japana lingvo eble estas la plej onomatopea lingvo de l' mondo, ĉar onomatopeoj estas baza parto de la ĉiutaga parolo kaj oni uzas ilin kaj por priskribi sonojn, figurojn kaj agojn. Ekzemple ekzistas ĉirkaŭ dek sep onomatopeoj priskribantaj promenadon, ekde la paŝetoj de bebo ĝis rapida kureto kaj iro kun trenataj piedoj.

Laŭ Dick Higgins, "tri bazaj tipoj de sonoj en poezio el la pasinteco revenas al la menso subite: folkloraj varioj, onomatopeaj tipoj kaj sensencaj poemoj. La popola radiko de sona poezio povas esti vidata en la enhavo de certaj folkloraj sonoj, kiel la ĉevalaj kantoj de Navajo aŭ la Mongolaj materialoj kolektitaj de la esploristo Sven Hedin." (Prafonto: Henning Haslund-Christiansen, "The Music of the Mongols: Eastern Mongolia" 1943:New York, Da Capo Press:1971; Kroma fonto: "A TAXONOMY OF SOUND POETRY" de Dick Higgins, el "PRECISELY: TEN ELEVEN TWELVE" (1981), Cetera utilaĵo: Dick Higgins' Audio Works on UbuWeb Sound Poetry, ttt-ejo http://www.ubu.com/papers/higgins_sound.html ).

Listo de onomatopeoj

Jen eta listo de onomatopeoj.

Bestoj

Naturo

  • Blovanta vento : Vŝŝŝŝŝ ¹
  • Falanta frukto : Pok

Agoj

  • Aŭto : Vrrrrrrrrm
  • Aŭtsonorilo : Tuuuut
  • Iu kiu falas : Bam
  • Sonanta telefono : Drrrrrring
  • Sonorilo : Dong
  • Trajno : Vvvvv

Sentoj

  • Doloro : Aj ! Uj !
  • Miro : Ŭaŭ !
  • Rido : Ha Ha ! He He ! Hi Hi ! Ho Ho ! Hu Hu ! Huhahahahahaha !
  • Ploro : Buuuuu !
  • Dormo : zzz
  • Oscedo, ludono : ŭaaaaa ¹
  • Iu vidanta timigaĵon kaj altpiĉe krianta : hiiiiii !

Noto

¹ : La nombro da literoj indikas la longecon de la sono.

Vidu ankaŭ

This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.


Giant Panda

Mercedes Car
James Bond Guide
This site monitored by SitePinger.net