|
Article on other languages:
|
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario
Ontario estas vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo. El ĉiuj kanadaj provincoj ĝi havas la plej multajn loĝantojn kaj la due plej grandan areon. Ĝia ĉef-urbo estas Toronto, kaj la kanada ĉef-urbo Otavo ankaŭ situas en Ontario. Je la 1a de julio (2005) estis 12.541.410 ontarianoj, kio estis proksimume 37,9% de la loĝantaro de Kanado. DemografioLa ĉefaj raso/etnaj grupoj de Ontario estas laŭ deveno:
La ĉefaj religiaj grupoj de Ontario estas:
Ekstera ligo: Ontario ĉe Kanada Oficejo pri Statistiko Pli kaj pli kreskanta enmigrado de ĉiuj mondpartoj, precipe al Toronto kaj ĉirkaŭaĵo, rapide diversigas la etnan konsiston de Ontario. Ĉirkaŭ 5% de la ontarianoj estas franko-ontarianoj. La Ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvojn: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996). Dek plej grandaj municipoj laŭ loĝantaro
La fabrika, agrikultura, kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario. HistorioÉtienne BRULE kaj Samuel de Champlain unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste, aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiojn. En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Malsupra Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act), 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova nacio Kanado.
Distriktoj kaj Municipoj de Ontario
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net