|
Article on other languages:
|
Xfce sur OpenBSD 3.9
OpenBSD estas kerno de operaciumo, kiu devenas de Unikso laŭ BSD branĉo. Ĝi estas "forkita" de NetBSD far Theo de Raadt en 1995 kaj ekde tiam disvolviĝis memstare. Theo de Raadt kunordigas projecton el sia hejmo en urbeto Calgary, Alberta, Kanado. La projekto gajnis famon por zelota insisto al libera programado far la teamo kaj bonkvalita dokumetado. La teamo de OpenBSD uzas precipe BSD-permesilon por ĉiu kodo. Ekzistas okazoj, kiam la programistoj forigis aŭ anstataŭigis kodon, se ili trovis ĝia permesilo nekompatebla kun la BSD-a. Plej grava fokuso de programistoj estas koda korekteco kaj sekureco. Por montri sian emon fari sekuran operaciumon, la teamo de OpenBSD elektis kiel maskoto la Tetraodontidan fiŝon kun nomo Puffy. Kiel plimulto de aliaj BSD-aj operaciumoj, kerno, ĉiuj sistemaj iloj kaj bazaj utilaĵoj, kiel la ŝelo, disvolviĝas en en unu centra koda arbo. Tio tute malsimilas al Linukso, kie ĉiu aplikaĵo disvolviĝas aparte kaj poste distribu-eldonistoj pakas ilin ĉiu je propra maniero. La liberfontaj pakaĵoj kiuj ne apartenas al centra koda arbo de OpenBSD, kiel X-sistemo, GNOME, KDE, XFCE, OpenOffice kaj plimulto de aliaj utilaĵoj, elŝuteblas el portaĵa arbo. La projecto de OpenBSD oficie subtenas 17 procesorajn platformojn: DEC Alpha, Intel i386, Hewlett-Packard PA-RISC, AMD AMD64, Motorola 68000, Apple PowerPC, Sun SPARC kaj SPARC64, VAX kaj Sharp Zaurus. Eksteraj ligoj
|
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
Mercedes Car
This site monitored by SitePinger.net