|
Article in other languages:
|
Teniso estas rakedsporto, kutime ludata de du homoj, sed ankaŭ foje de kvar homoj (para teniso). Specifa para ludo estas la mikspara ludo, kiam ĉiu teamo konsistas el unu viro kaj unu virino. Dum la ludo la ludantoj ĉiam devas revenigi la pilkon per siaj rakedoj al la kampo de la oponanto, provante samtempe malebligi tion al la oponanto(j).
HistorioLa franca prateniso nomiĝas Jeu de Paume (ludo per manplato) kaj estis ludata en monaĥejkortoj kaj poste en pilkoludejoj sur oktangula kampo. La ludantoj ĵetis la pilkon de unu flanko, batante ĝin super la reto kontraŭ vando, kiu troviĝis laŭ la ludkampo. La spektantoj sidis je la kontraŭa vando. Linioj apartigis la kampon en kvar 15 colojn (apenaŭ 40 centimetrojn) larĝajn je la reto paralelajn striojn. La anglo Sir Peter Breitenbach patentigis en la jaro 1874 sian tenison, kiun li nomis Sphairistike kaj starigis regulojn. La ĝis nun uzata teniso kreiĝis, kun novaj reguloj dum la unua teniskonkurso en Wimbledon (Londono) en julio 1877. Kalkulo de la poentojTenisa matĉo konsistas el pluraj ludaroj, kiuj mem konsistas el pluraj ludoj. Oni gajnas matĉon, kiam oni estas gajninta du ludarojn (aŭ en kelkaj turniroj kiam oni estas gajninta tri ludarojn). Por gajni ludaron, oni bezonas gajni 6 aŭ 7 ludojn, depende de la situacio: 6 ludoj sufiĉas por gajno de ludaro kiam la kontraŭulo gajnis maksimume kvar ludojn. Alikaze oni bezonas sep ludojn. Tamen, kiam la poentaro de ludoj estas 6:6, la decidiga ludo ne estas kutima ludo, sed speciala decidludo. Ene de ludo, oni gajnas poentojn per la gajno de interbatoj. Ludanto gajnas interbaton, kiam la oponanto ne sukcesas revenigi la pilkon en lian kampon. Oni nombras la poentojn ene de ludo per la serio 0, 15, 30, 40 (ekzemple, se ludanto gajnis du interbatojn, li havas 30 poentojn). Oni gajnas ludon, kiam oni havas 40 poentojn kaj tiam gajnas la sekvantan interbaton. Tamen, kiam la poentaro estas 40:40, oni diras ke estas egaleco. Tiam ankoraŭ necesas du pluaj interbatoj por gajni la ludon. Kiam ludanto gajnas unu interbaton post egaleco, oni diras ke estas lia avantaĝo. Post la avantaĝo povas sekvi aŭ gajno de la ludo, aŭ denove egaleco. BatojLudkampoLa ortangula ludkampo estas apartigita per la reto en du duonojn. La tuta ludkampo estas 78 futojn (23,77 metrojn) longa (ĉiu flanko, do 39 futojn = 11,89 metrojn longa). La larĝeco por unuopa ludo estas 27 futoj (8,23 metroj), por parludo 36 futoj (10,97 metroj). La ludkampo estas apartigita per linioj nomitaj bazlinioj (en:baselines) kaj flanklinioj (en:sidelines). La linioj estas parto de la ludkampo. Se la pilko tuŝas (eĉ se nur parte) la linion, ĝi estas 'ena'. Eksteraj ligiloj
Questions for article: |
This article is from Wikipedia. All text is available under the terms of the GNU Free Documentation License.
IHS Europe: Infrared Heating Systems for Home and Business.